David Boadella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Boadella
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1931 (1931-07-06)
en Londono
Morto 19-an de novembro 2021 (2021-11-19) (90-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Nottingham
Okupo
Okupo psikoterapiisto • instruisto
vdr

David Boadella (naskiĝis la 6-an de julio 1931 en Londono) estas psikoterapiisto kaj fondinto de la psikoterapia skolo Biosintezo. Li estas brita ŝtatano kaj ekde la jaro 1988 vivas en Heiden proksime de Sankt-Galo en Svislando, kie li vivtenas edukejon por terapiistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

David Boadella studis pedagogion, literatursciencon kaj psikologion, kaj post fino de la studoj meze de la 1950-aj jaroj iĝis instruisto en malgranda vilaĝa lernejo en la loĝloko Abbotsbury/Dorset en Anglio. Li edziĝis al la angla verkistino Elsa Corbluth kaj ĝis la 1980-aj jaroj vivis en Abbotsbury. Dum tiu tempo li pli kaj pli interesiĝis pri psikoterapio, kaj fine iĝis profesia psikoterapiisto. Decida turniĝo de sia vivo okazis dum la jaro 1988, kiam li edziĝis al la svisino Silvia Specht, la paro ricevis filon kaj translokiĝis al Svislando.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1950-aj jaroj David Boadella konatiĝis kun la arkitekto, sociologo kaj pedagogo Paul Ritter kaj ties edzino, la biologiistino Jean Ritter; ambaŭ estis influitaj de la liberismaj pedagogiaj ideoj de Alexander S. Neill, kaj eksperimentis kun psikoterapiaj metodoj influitaj de la ideoj Wilhelm Reich. Dum la jaro 1954 la paro Ritter fondis la ĵurnalon Orgon, kiu dediĉiĝis al la verkaro de Wilhelm Reich sen esti aprezata de Reich mem, kaj kiu ĝis la jaro 1964 aperis en Nottingham. Ĉe la paro Ritter, David Boadella kolektis siajn unuajn psikoterapiistajn spertojn, en ilia ĵurnalo li publikigis multajn artikolojn pri diversaj temoj. La magistriga tezo, studo pri la verko "La spirala flamo" (The Spiral Flame) de D. H. Lawrence, aperis unue kiel serio en tiu serio, antaŭ ol sekve dum 1977 esti republikigita en la usona literatura ĵurnalo Paunch. Dum la jardeko, en kiu aperis la ĵurnalo Orgon, li krom Paul Ritter estis la plej grava kontribuanto, kaj temigis la tutan spektron de la laboroj de Wilhelm Reich. Krom literaturajn artikolojn, librorecenzojn kaj poemojn li ankaŭ verkis raportojn pri propraj biologiaj-fizikaj eksperimentoj. El lia plur-jardeka studo de la vivo kaj verkaro de Wilhelm Reich fine kreskis la monografio Wilhelm Reich - the Evolution of His Work ("Wilhelm Reich – la evoluo de lia laboro"), kiu anglalingve publikiĝis dum 1973 kaj tradukiĝis al pluraj aliaj lingvoj. La libro ĝis la nuntempo estas baza kaj referenca verko pri Reich.

Post kiam la paro Ritter dum 1965 translokiĝis al Perto en Aŭstralio, David Boadella provis perfektigi siajn kapablojn en korpopsikoterapio, interalie per edukiĝo ĉe la norvega Wilhelm Reich-disĉiplo Ola Raknes kaj ĉe pluraj aliaj korpopsikoterapiistoj. Dum 1988 David Boadella fondis, lige al la fondo de propra terapia institucio en Svislando, ankaŭ organize sian propran terapian formon, la Biosintezon.

Jam dum la jaro 1970 David Boadella estis fondinta la anglalingvan ĵurnalon „Energy & Character” ("energio kaj karaktero"), kiu daŭre regule aperas, ekde la jaro 1990 ankaŭ en germanlingva versio sub la nomo „Energie & Charakter“.

Dum 1995 li pro siaj meritoj en la areo de alternativa psikoterapio ricevis la titolon de honora doktoro en la „International Open University for Complementary Medicine“ ("internacia malferma universitato por komplementa medicino") en Colombo/Srilanko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri David Boadella en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)