Bistorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Persicaria bistorta

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Poligonacoj Polygonaceae
Genro: Persicaria
Specio: P. bistorta
Persicaria bistorta
(L.)Sampaio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bistortoordinara bistorto (Persicaria bistorta) estas (30-)80-100 cm alta plurjara herbo sur kies tigo sidas longecaj korformaj, eliptaj folioj, malsupre petiolaj, supre senpetiolaj. La floroj estas helruĝaj, rozkoloraj, longaj je 10 cm kaj sidas sur la kava tigofino. Ili havas kvazaŭradikon, el kiu oni ricevas adstringaĵojn (histokuntiraĵojn). Kvankam oni nun plejofte klasigas ĝin inter la persikarioj, iuj ankoraŭ metas ĝin inter la poligonoj (kiel Plygonum bistorta).

Ĝi ne ŝatas la kalkan grundon, nur la mineralriĉan human argilgrundojn. Ĝi kreskas - krom la malvarmaj nordaj kaj la mediteraneaj regionoj - en grandparto de Eŭropo, Kaŭkazo kaj eĉ en la Himalajo.

Ĝi estas grava furaĝplanto, kuracplanto de la humidaj herbejoj kaj grava planto por mielabeloj. Por la homoj ĝi estas interesa ankaŭ, ĉar la folio manĝeblas kiel spinaco, en salato aŭ en supo.

En Hungario la bistorto estas protektita planto.