Bjørnafjorden estas nova komunumo de Norvegio, kiu ekestis komence de la jaro 2020 per fuzio de la du najbaraj eksaj komunumoj Fusa kaj Os. Ĝi administre apartenas al la provinco Vestland - ĝis 2019 la du partoj apartenis al pli malgranda provinco Hordaland. Laŭ la stato de 2026 en la komunumo vivis 26 753 loĝantoj sur areo de 517,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 52 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun komunumo Bergen, Samnanger, Kvam, Kvinnherad, Tysnes kaj Austevoll.