Blanka Montaro (Peruo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanka Montaro
Geografia regiono
montara sistemo [+]

LandoPeruo

Supermara alteco6 757 m [+]
- koordinatoj9° 7′ 0″ S, 77° 36′ 0″ U (mapo)-9.1166666666667-77.6Koordinatoj: 9° 7′ 0″ S, 77° 36′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoHuascarán [+]


Blanka Montaro (Peruo)
Blanka Montaro (Peruo)
DEC
Blanka Montaro
Blanka Montaro

Map
Blanka Montaro
Vikimedia Komunejo:  Cordillera Blanca [+]
vdr
Taulliraju (5830 m)
Ĉopikalki (6354 m)
Parto de la Blanka Montaro vidita el la Internacia Kosmostacio en 2006.

Blanka Montaro aŭ en hispana Cordillera Blanca estas montarĉeno situa en Peruo kaj kiu formas parton de la Andoj. Ĝi etendas tra 200 km inter 8°08' kaj 9°58'S kaj 77°00' kaj 77°52'W, en direkto nordokcidente.[1] Estas la tropika montarĉeno neĝokovrita plej etenda kaj enhavas 722 unuopajn glaĉerojn.[1] La plej alta monto de Peruo, nome Huascarán de 6.768 metroj, troviĝas tie.

La Blanka Montaro troviĝas tute ene de la Departemento Ankaŝo kaj trairas paralele al la valo de la rivero Santa (nomita ankaŭ Callejón de Huaylas) okcidente. La Nacia Parko Huascarán, establita en 1975, enhavas preskaŭ la tutan etendon de la Cordillera Blanca.[2] Pro siaj esceptaj karakteroj ĝi estis nomita de la UNESCO kaj kiel Biosfera rezervejo Huascarán en 1977 kaj poste kiel Natura Heredaĵo en 1985.[3]

La fandiĝo de la neĝo en la Cordillera Blanca havigas akvon dum la tuta jaro al parto de la nordo de Peruo, dum la 5% de la elektra energio de tiu lando devenas el hidroelektra centralo situanta en la valo de la Rivero Santa. La areo de konstanta neĝo malpliiĝis je ĉirkaŭ unu triono inter la jaroj 1970 kaj 2006.[4]

Elstaraj montoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 «USGS P 1386-I -- Peru - Cordilleras - Occidental». pubs.usgs.gov (angle). [1] Konsultita en la 17a de Januaro 2017.
  2. «Huascarán - Servicio Nacional de Áreas Naturales Protegidas por el Estado». www.sernanp.gob.pe. [2] Arkivigite je 2017-02-20 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita en la 17a de Januaro 2017.
  3. SERNANP. «Reserva de Biosfera Huascarán». [3] Arkivigite je 2016-11-20 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita en la 17a de Januaro 2017.
  4. «BBC NEWS | Americas | Peru's alarming water truth». news.bbc.co.uk (angle). [4] Konsultita en la 17a de Januaro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]