Blanka elefanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Reĝa blanka elefanto, murprentraĵo, Tajlando

Blanka elefantoalbino-elefanto estas tre malofta anomalio ĉe elefantoj.

Tajlando[redakti | redakti fonton]

Flago de Tajlando, tiama Siamo (18551916)

En Tajlando blankaj elefantoj nomiĝas Chang Phueak (taje: ช้างเผือก). Ili estas sanktaj kaj simbolo de reĝa povo. Ĝis la komenco de la 20-a jarcento blanka elefanto ornamis la flagon de Tajlando, kiu tiam nomiĝis ankoraŭ Siamo.

Estas skribita en la malnova siama teksto Traiphum Phra Ruang (La tri mondoj de la reĝo Ruang): "La gloroplena reĝo posedas sep aĵojn: perfektan edzinon, kapablan trezoriston, saĝan ministron, sagorapidan ĉevalon (nomatan Valahaka), radon de la leĝo (nomatan „Cakkaratana“) kaj altvaloran ĝemon por gvidi sian agadon, krome la plej nobelan inter la blankaj elefantoj."

Kronikistoj menciis jam en la jaro 1471, ke la reĝo Boromatrailokanat (kiu inter 1448 kaj 1488 estis reĝo de la reĝlando Ayutthaya) kaptis blankan elefanton. La portugala jezuito Fernao Mendez Pinto raportis pri sia vizito en 1554 en Siamo, ke la titolo de la reĝo estis "Phra Chao Chang Phueak – mastro de la blankaj elefantoj". Fine de la 19-a jarcento skribis la usonano Frank Vincent vojaĝraporton sub la titolo "En la lando de la blankaj elefantoj", laŭ kiu la blanka elefanto estis ĉie konata kiel miraklo de la reĝlando Siamo.

Ĉiuj malkovritaj blankaj elefantoj estas laŭ la leĝo („The Elephant Maintenance Act“, 1921) prezentitaj al la reĝo (kutime dum ceremonio - ili ne estis kaptitaj). Ju pli da elefantoj posedis la reĝo, des pli granda estis lia renomo. La nuntempa reĝo Bhumibol Adulyadej posedas dek blankajn elefantojn.

En Tajlando blanka elefanto ne estas devige albina, sed li devas havi helegan haŭton. Kandidatoj estas taksitaj laŭ diversaj kriterioj, kiuj estas fiksitaj en malnovaj tekstoj:

  • blanka aŭ rozkolora okulo ĉirkaŭ la korneo,
  • rozkolora kaj glata palato,
  • aparta haŭtfaldo ĉe la ŝultroj,
  • la haŭto ĉirkaŭ la dentegoj havas la saman koloron, kiel tiu sub la ŝultroj,
  • blankaj aŭ rozkoloraj seksorganoj,
  • blankaj aŭ rozkoloraj ungoj,
  • ungohaŭto pli hela ol la ĉirkaŭa haŭto,
  • helbrunaj haroj, travideblaj kontraŭ lumo,
  • du haroj kreskantaj el unu foliklo,
  • aparte longaj vostoharoj,
  • malfermo de la musth-glando pli hela ol kutime,
  • entute "kaŝtangriza" korpo.
La reĝa elefanta nacia muzeo

Elefantoj, kiuj sukcese trapasis tiun teston estas klasigitaj en kvar kategorioj kaj proponitaj al la reĝo. Foje elefantoj el malaltaj kategorioj estas rifuzitaj.

En Bangkok sur la tereno de la palaco Dusit (Phra Ratchawang Dusit), sude de la palaco Wimanmek, staras ĉe la strato Uthong Nai malgranda muzeo, la reĝa elefanta nacia muzeo. En du konstruaĵoj, en kiuj loĝis antaŭe la blankaj elefantoj de la reĝo, troviĝas krom vivogranda modelo de elefanto multaj fotoj kaj kulturaĵoj, kaj ankaŭ dentegoj de mortintaj elefantoj.

Historia signifo[redakti | redakti fonton]

En la pasinteco elefantoj, kiuj ne atingis sufiĉe altan kategorion, estis foje donacitaj al amikoj de la reĝo. Necesis multe da flegado por la bestoj kaj ĉar ili estis sanktaj, oni ne rajtis laborigi ilin. Tial ili estis financa ŝarĝo al la ricevinto kaj nur la reĝo kaj reĝuloj povis elteni tion. Laŭ rakonto blankaj elefantoj estis foje donacitaj al malamikoj (malgrandaj nobeloj, kiuj malplaĉis al la reĝo). La malfeliĉa ricevinto devis pagi la flegadon de la besto kaj ne povis profiti enspezojn, ĉar ĝi ne rajtis labori. Pro la devo bone zorgi pri la donaco de la reĝo la ricevinto multan monon perdis kaj foje eĉ bankrotis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rita Ringis: Elephants Of Thailand In Myth, Art And Reality (Elefantoj de Tajlando en mito, arto kaj realo). Oxford University Press, Novjorko 1996, ISBN 967-65-3068-9.
  • Ping Amranand, William Warren: The Elephant in Thai Life & Legend (La elefanto en tajaj vivo kaj legendo). Monsoon Editions, Bangkok 1998, ISBN 974-86302-9-3.
  • Christian Helmle: Weiße Elefanten, Fotografien (Blankaj elefantoj, fotoj). JOVIS Verlag, Berlin 2007, ISBN 978-3-939633-19-8.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]