Blankenstein (Hattingen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kastelo kaj vilaĝo Blankenstein
Historia bildpoŝtkarto
Vidaĵo sur la kastelon
Vidaĵo sur la vilaĝo Blankenstein
Vidaĵo sur la kastelon ekde la Ruhr

Blankenstein, pli frue ankaŭ Blankenstein/Ruhr, estas iama urbo en la Distrikto Ennepe-Ruhr kaj nun urboparto de Hattingen en la Ruhr-Regiono (Germanujo) kun 2743 loĝantoj laŭ stato de la 31-a de decembro 2014. La loko situas tuj je la suda bordo de la rivero Ruhr, fronte al la urbo Bochum.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko devenas de la fondado de Kastelo Blankenstein fare de Grafo Adolfo la 1-a de Mark en la jaro 1227. Antaŭ la kastelo estis fondata loko, kiu dum la sekvaj jaroj ekfloris. En 1355 Grafo Engelberto la 3-a de Mark konfirmis la privilegiojn de Blankenstein. En 1554 Blankenstein eĉ estis membro de la Hanso. En 1594 la loĝantoj de Blankenstein ricevis de Johano Vilhelmo de Kleve la rajton okazigi po tri jarfoirojn ĉiujare. Proksimume 1607 ekestis la protestanta paroĥo. En la jaro 1434 unuan fojon okazis la Pentekosta Kermeso.

Jam en 1614 hispanaj trupoj okupis la fortikaĵon. Sekvis la Tridekjara Milito ĝis 1648. Johann Georg von Syberg malkonstruigis la kastelon en 1662, kio havis konskvencojn por la loko, ĉar ĝi ja ankaŭ estis grava dungintoj. Pentekostolundon de 1665 finfine ekestis brulego, kiu neniigis preskaŭ la tutan lokon.

Proksimume 1765 ekestis la Protestanta Preĝejo je Blankenstein.

Minado, feroprilaboro kaj teksaĵindustrio donis al Blankenstein novan prosperon. La Halbach-Martelegoj estis starigataj en 1804. La tukoteksejo de familio Gethmann evoluis ekde la 18-a jarcento al grava labordonanto. Der Carl Friedrich Gethmann konstruigis en ŝipfarejo ĉe la Ruhr ŝarĝboatojn taugaujn pro la Ruhr, per kiuj oni aparte transportis karbon. En 1806 li aranĝigis la ĝis nun ekzistantan Ĝardenon de Gethmann. La familio estis ankaŭ mecenato de la katolika preĝejo, kiu estis finkonstruata en 1810. En 1848 Heinrich Puth fondis ŝnuregofabrikon. La ŝnuregoj estis bezonataj en la minado.

La prusa distriktestro Pilgrim lasis sin konvenki pri la neceso, konstrui la ŝoseon Hattingen – Blankenstein – Steinenhaus. Ĝi estis malfermata en 1865. En la jaro 1874 sekvis la Ruhr-Vala Fervojo. La 2-an de majo 1883 fondiĝis la volontula fajrobrigado. En 1884 malfermiĝis la Malsanulejo Sankta Elizabeta, antaŭulo de la nuna Kliniko Blankenstein.

La kastelo kaj ties gastejo estas allogaj por turistoj, favorigite per bona trafika reto. La 1-an de januaro 1970 la urbo Blankenstein estis enigita en la komunumon Hattingen. Ĝia urboparto Buchholz iris al Herbede,[1] kiu siaflanke venis al Witten

En 2001 en Blankenstein malfermiĝis la Urba Muzeo de Hattingen fronte la preĝejon Sankta Johano Baptisto ĉe la foirejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heimat- und Festbuch „Alt-Blankenstein“, 1926/27.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martin Bünermann: Die Gemeinden des ersten Neugliederungsprogramms in Nordrhein-Westfalen. Deutscher Gemeindeverlag, Kolonjo 1970, p. 112.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • http://www.hvb-blankenstein.de/
  • http://www.blankenstein-ruhr.de/
  • Erich Kuß: Blankenstein–Hattingen: seine adeligen Häuser, der Amtsbezirk, der Gerichtsbezirk und die Rentei. Genealogie von Justiz und Verwaltung in märkisch-brandenburgisch-preußischer Zeit. Munkeno, 2013 rete
  • Erich Kuß (eld.): Adam Otto von Viereck und R. Schlüter. Untersuchung des Justizwesens zu Amt Hattingen und Blankenstein 14. Juli 1714. Munkeno, 2013 rete
51.4063888888897.2275