Blankvizaĝa kukolkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankvizaĝa kukolkolombo
Turacoena manadensis
Turacoena manadensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Turacoena
Specio: Turacoena manadensis
(Quoy & Gaimard, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankvizaĝa kukolkolombo (Turacoena manadensis) estas specio de birdoj de la familio Kolombedoj kaj genro Reinwardtoena, kies komponantoj estas konataj kiel kukolkolomboj, pro siaj longaj vostoj. Tiu specio estas trovebla kiel endemio en Sulaveso kaj la Togiaj Insuloj en Indonezio. La Sulaa kukolkolombo estis iam konsiderata samspecia.

Ĉefa trajto de tiu malhelgriza kolombo estas la blanka vizaĝo (kio nomigas la specion) kontrasta kun nigra beko kaj ruĝeca okulareo. En brusto, kolo kaj nuko estas metalbrilegaj irizecoj ĉefe verdaj kaj ankaŭ purpuraj.

La genro estis enkondukita en 1854 fare de la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte.[1] La tipa specio estas precize la Blankvizaĝa kukolkolombo mem (Turacoena manadensis).[2][3] La nomo Turacoena kombinas la genronomon Turacus enkondukitan de la franca natursciencisto Georges Cuvier en 1800 kaj la radikon de la Antikva greka oinas kun la signifo "kolombo".[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1854) “Coup d'oeil sur les pigeons (troisième partie)”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (French) 39, p. 1102–1112 [1112]. 
  2. Gray, George Robert. (1855) Catalogue of the Genera and Subgenera of Birds Contained in the British Museum. Londono: British Museum, p. 150.
  3. (1937) Check-List of Birds of the World Volume 3. Harvard University Press.
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.