Saltu al enhavo

Blazono de Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Afganio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: la 17-an de aŭgusto 2021
vdr

La ŝtata blazono de Afganio aŭ pro konsideroj de heraldiko fakte "emblemo de Afganio" en sia nuna formo enkondukiĝis la 17-an de aŭgusto 2021, kiam la talibanoj denove prenis la potencon de la lando. Antaŭa blazono aŭ emblemo ekvalidis la 4-an de januaro 2004. En la sama tago ankaŭ ŝanĝiĝis la ŝtata flago de Afganio.

Priskribo de la emblemo de 2004 ĝis 2021

[redakti | redakti fonton]

La blazono aŭ emblemo enkondukita la 4-an de januaro 2004 centre montris moskeon kun sia predikejo, nomata Minbar. La centran bildon ĉirkaŭis grenaj faskoj, ĉirkaŭvolvitaj per rubando. Supre legeblis la devizo Allahu akbar, en Esperanto "Alaho plej grandas", kaj sube la vorto "Afganio".

Dekstre kaj maldekstre flirtis po flago de Afganio en la tiam valida formo, kaj sube, super la ŝtata nomo, videblis la nombro 1298 en arabaj ciferoj, laŭ la islama kalendaro la jaro de ŝtata sendependiĝo (laŭ gregoria kalendaro la jaro 1919.

Historiaj formoj

[redakti | redakti fonton]