Bled

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bled estas urbo en Slovenio kun pli ol 11.000 loĝantoj, kiu situas en la Juliaj Alpoj. Bled fariĝis en 1996 sendependa komunumo. Turismo estas la plej grava rimedo de enspezo por la urbo; antaŭ ĉio la Lago de Bled altiras multajn vizitantojn. Naturaj kaj historiaj kuriozaĵoj, beleco de la loko kaj ĉirkaŭaĵo kaj bona geografia situo, estis idela bazo por evoluo de Bled al unu el la plej grandaj turismaj centroj en Slovenio. Milda subalpa klimato igas restadon en tiu loko pli agrabla. Meza temperaturo en junio estas 19º C, en januaro –1,7 °C.

Bled estas ankaŭ konata kiel la antaŭa somerrestadejo de la jugoslavia ŝtatestro; marŝalo Tito ekzemple havis Vila Bled kiel somerloĝejo kiu nun estas hotelo.

La kastelo de Bled
La lago Bled