Bled
| Bled | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | Slovenio | ||||
| Regiono | Gorenjska | ||||
| |||||
| Poŝtkodo | 4260 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 4 969 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 26 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 46° 22′ N, 14° 7′ O (mapo)46.36833333333314.114722222222Koordinatoj: 46° 22′ N, 14° 7′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 501 m [+] | ||||
| Areo | 188,5 km² (18 850 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Bled estas urbo en Slovenio kun pli ol 11 000 loĝantoj, kiu situas en la Juliaj Alpoj. Bled fariĝis en 1996 sendependa komunumo. Turismo estas la plej grava rimedo de enspezo por la urbo; antaŭ ĉio la Lago de Bled altiras multajn vizitantojn.
Naturaj kaj historiaj kuriozaĵoj, beleco de la loko kaj ĉirkaŭaĵo kaj bona geografia situo, estis idela bazo por evoluo de Bled al unu el la plej grandaj turismaj centroj en Slovenio. Milda subalpa klimato igas restadon en tiu loko pli agrabla. Meza temperaturo en junio estas 19 °C, en januaro −1,7 °C.
Bled estas ankaŭ konata kiel la antaŭa somerrestadejo de la jugoslavia ŝtatestro; marŝalo Tito ekzemple havis Vila Bled kiel somerloĝejon kiu nun estas hotelo.
Bled premiiĝis en aprilo 2022 pro sia pionira senrubeca politiko[1].
Literaturo
[redakti | redakti fonton]La sonorilo de Bled de Stevan S. Živanović estas la sola romano originale verkita en Esperanto (publikigite en dulingva eldono (eo, sl) en 2020, kiu okazas en Slovenio[2]. En la unua parto ĝi priskribas okazintaĵojn en la urbeto Bled kaj ĝia ĉirkaŭaĵo kaj en la dua parto okazintaĵojn en Barato kaj fine denove en Bled.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
La lago Bled
-
La kastelo de Bled
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En Slovénie, une ville pionnière du zéro déchet, Le Monde, 30-a de decembro 2023
- ↑ (eo) La sonorilo de Bled
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]




