Blua Lago (Alasko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Blua Lago
Blua Lago
la baraĵa digo
la baraĵa digo
baraĵlago
Situo insulo Baranof, Alasko, Usono
Landoj de la baseno  Usono
Datenoj
Koordinatoj 57° 4′ 24″ N, 135° 9′ 46″ U (mapo)57.073333333333-135.16277777778Koordinatoj: 57° 4′ 24″ N, 135° 9′ 46″ U (mapo)
Blua Lago (Alasko)
Blua Lago (Alasko)
DEC
Blua Lago
Blua Lago
Map
Blua Lago
Supermara alteco f1133 m
Surfaca areo 5 km2dep1f5
Maksimuma longo 4.83 kmdep1f6
Maksimuma profundo 143 mf10
vdr

La Blua Lago - angle Blue Lake, tlingite Gajook Héen Yik.áayi - estas 5 km longa lago situanta proksime de la urbo Sitka sur insulo Baranof, nomata laŭ la rusa komercisto kaj esploristo Aleksandro Baranov, en la subŝtato Alasko de Usono. La insulo apartenas al la "Aleksandra arkipelago" kaj situas en la sudoriento de Alasko.

Kiel ĝia nomo supozigas, la blua lago posedas profunde malhelbluan akvokoloron kaj estas inter la plej puraj lagoj de la mondo. Ĝia akvo venas parte de neĝamasoj kaj malgrandaj glaĉeroj en valo nomata laŭ la lago. La valo havas formon de la litero "U" kaj formiĝis dum la lasta glaciepoko. Nun pro baraĵa digo la lago estas plivastigita ĝis akvobaraĵo kaj servas por produktado de elektro.