Blua ŝarko
Aspekto
La Blua ŝarko (Prionace glauca) estas specio de ŝarko de la familio de Karĉarinedoj, kiu loĝas ĉe profundaj akvoj de moderaj kaj tropikaj oceanoj de la tuta mondo. Preferante pli malvarmajn akvojn,[1] bluaj ŝarkoj migras longajn distancojn, kiaj el Nov-Anglio al la Suda Ameriko.
Kvankam ĝenerale torpora, ili povas moviĝi tre rapide. Bluaj ŝarkoj estas vivonaskuloj kaj notindas pro idaroj de 25 al ĉirkaŭ 100 ŝarkidoj. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn kaj kalmarojn, kvankam ili povas kapti pli grandajn predojn. Maksimuma vivodaŭro estas ankoraŭ nekonata, sed oni supozas, ke ili povas vivi ĝis 20 jaroj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Leonard J. V. Compagno. (1984) Sharks of the World: An annotated and illustrated catalogue of shark species known to date. Food and Agriculture Organization of the United Nations, p. 521–524, 555 – 61, 590.
- ↑ Sharks, Emerging Species Profile Sheets, publikigita de la Department of Fisheries and Aquaculture, Government of Newfoundland and Labrador; sendata
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prionace glauca. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
- ARKive – Images and movies of the blue shark (Prionace glauca) Arkivigite je 2006-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Canadian Shark research laboratory Arkivigite je 2008-09-22 per la retarkivo Wayback Machine
- BBCNews – 'Jaws' comes to a US beach 3 August 2010.
- BBCNews – Footage of shark which closed New Quay (Wales) beach 8 August 2012.
- Species Description of Prionace glauca at www.shark-references.com