BoJack Horseman

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BoJack Horseman estas usona animacia tragikomedia serio kreita de Raphael Bob-Waksberg. La ago okazas ĉefe en Holivudo. La serio rakontas la historion de antropomorfa ĉevalo nomita BoJack Horseman - populara laca aktoro de seria komedio de jaro 1990 kiu volas reveni al sia famo per membiografio kiun verkos fantoma verkisto Diane Nguyen.