Bobelfolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bobelfolio

Bobelfolio estas travidebla kaj fleksebla pakmaterialo el plasto kio estas uzata por enpaki rompeblajn objektojn. Bobeloj da aero en duonaj sferoj en la materialo formas kusenetojn kiuj povas protekti rompeblajn objektojn.

La angla nomo por la materialo, bubble wrap, estas propraĵo de la Sealed Air Corporation kaj pro tio ĝi nur devus esti uzata por produktoj de tiu firmao. La termino estas tamen regule uzata en la ĉiutaga vivo por nomi samspecajn materialojn.

La bobeloj en la materialo povas servi kiel skusorbilo por protekti rompeblajn aŭ fragilajn objektojn dum transportado. Bobelfolio estas disponebla en diversaj grandoj variante de 6 milimetro ĝis pli ol 2,5 centimetro. Krom la bobeloj ankaŭ la plasto mem povas protekti enpakitajn materialojn. Tiel sentivaj elektronikaj partoj estas pakitaj en kontraŭ-statikaj bobeloj por protekti ilin kontraŭ statika elektro kiu povas damaĝi objektojn kiel komputilaj mikroĉipoj.

Amuzado[redakti | redakti fonton]

Infano ludas per bobelfolio

La rompado de la bobeloj el plasto ankaŭ estas uzata kiel deturna aŭ stresoredukta aktiveco. La homoj kiuj tion faras, opinias ke la sono de la krevantaj bobeloj estas agrabla. Eĉ estas retejoj pri ĉi tiu fenomeno kie homoj per la komputilmuso virtuale rompas plastajn bobelojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]