Boeing 727
Boeing 727 | ||
---|---|---|
Fabrikanto | Boeing Company | |
Longeco | 40,6 m (tipo -100) 46,7 m (tipo -200) | |
Enverguro | 32,92 m | |
Alto | 10,36 m | |
Flugilsurfaco | 159,90 m² | |
Malplenpezo | 45 360 kg | |
Maksimuma pezo | 95 227 kg | |
Motoroj | 3 x Pratt & Whitney JT8D7 - D15 - D17 | |
Meza flugrapido | Maĥo 0,90 |
La Boeing 727 estas mezgranda kaj trimotora pasaĝera aviadilo, produktita ekde 1963 de la firmao Boeing. La larĝa diametro de la aeroplano ebligis instali arojn da ses seĝoj (tri ĉe ĉiu flanko).
La unua Boeing 727 ekflugis en 1963 : dum pli ol unu jardeko, ĝi restis la plej produktita pasaĝera aviadilo en la mondo. Entute 1 832 ekzempleroj estis venditaj. Tiu rekordo establita de la Boeing 727 estis venkita komence de la 1990-aj jaroj fare de ĝia pli juna rivalo, la Boeing 737. En novembro 2007, ankoraŭ 76 Boeing 727-100 kaj 356 Boeing 727-200 estis ankoraŭ flugantaj.