Bohema Klubo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bohema Klubo Esperantista en Wien estis organizo de vienaj ĉeĥoj-esperantistoj. La organizon fondis kaj gvidis Karel Macháček.

La fondiĝon de la klubo priskribis ĝia vicprezidanto Rudolf Koutník jene:

En oktobro 1908 aperis en „Vídeňský Denník“ kelklinia noto, ke Karel Macháček parolados pri la helpa lingvo internacia Esperanto kaj ke li poste malfermos senpagan kurson. Pro scivolemo mi vizitis lian paroladon per kiu mi estis gajnita por nia afero. Ĉe tiu okazo mi ekkonis la tablan societon de Macháček kaj ĝian helplaboron por la nacio, konsistantan en kolektado de mondonacoj kaj aranĝado de bibliotekoj por la germanige minacataj regionoj de Moravio kaj Silezio de kiu laboro Macháček estis animo. Post finiĝo de la kurso kelke da ni fervoruloj kuniĝis kaj efektivigis lian ideon fondinte la „Boheman Klubon Esperantistan“ en Wien, kies unua ĝenerala kunveno (21.V.1909) unuanime elektis lin prezidanto, kiun funkcion li okupadis ĝis sia morto. Estis interese aŭskulti lian instruadon, kun kia amo li sciis paroli pri Esperanto, kiel li posedis la tutan lingvan materialon, kiel li estis informita pri la tuta movado. Lia nelacigebla energio estis plene dediĉita al Esperanto; en diversaj kvartaloj de Wien li aranĝadis senpagajn kursojn, en la lokaj gazetoj bohemaj li publikigadis propagandajn artikolojn, kaj oni ne povas imagi, kia estis lia doloro, se antaŭjuĝema redaktoro ilin aŭ ne presigis aŭ ŝanĝis je domaĝo por Esperanto.