Bolaños de Campos
Bolaños de Campos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47675 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 245 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 0′ N, 5° 17′ U (mapo)42.006388888889-5.2844444444444Koordinatoj: 42° 0′ N, 5° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 708 m [+] | ||
Areo | 30,25 km² (3 025 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bolaños de Campos [+] | |||
Bolaños de Campos [boLAnjos deKAMpos] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 29,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 277 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 73 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Valdunquillo, Villavicencio de los Caballeros, Castroverde de Campos, Villalán de Campos kaj Aguilar de Campos.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo, kie estas valora skulptogrupo pri Ploro pro mortinta Kristo de ĉirkaŭ 1500.