Saltu al enhavo

Alianco Bolivara por Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alianco Bolivara por Ameriko
emblemo
internacia organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco decembro 2004
Lando(j) Venezuelo vd
Sidejo Karakaso
Lingvoj

hispana lingvo
angla lingvo
keĉua lingvaro
ajmara lingvo
gvarania lingvovd

Retejo Oficiala retejo
vdr

Alianco Bolivara por Ameriko (mallonge ALBA laŭ la hispana ALianza Bolivariana para América aŭ plennome ALianza Bolivariana para los Pueblos de Nuestra América – Tratado de Comercio de los Pueblos, "Alianco Bolivara por la popoloj de nia Ameriko - traktato de komerco de la popoloj") - ekde 2004 estas projekto de komuna merkato kiu, anstataŭ bazita sur merkata konkurenco, bazas sin sur solidareco kaj komplementeco.

membroj laŭ la stato de 2010, pri la tri respektive kvar pli novaj membroj vidu tekste

Ĝia slogano estas: Ĉiu lando donas al aliaj pri kio ĝi disponas kaj ricevas de la aliaj kion ĝi bezonas. Ĝi estas projekto klare kontraŭa al novliberalismo kaj alternativo al tiu de ALKA proponita de Usono aŭ de la duflankaj liberkomercaj traktatoj instigataj de Usono. La projekto komence estis subtenata de Bolivio, Kubo kaj Venezuelo. En 2007 sekvis Nikaragvo, en 2008 Dominiko kaj Honduro (malaliĝis en 2010), en 2009 Ekvadoro (malaliĝis en 2018), Antigvo kaj Barbudo kaj Sankta Vincento kaj la Grenadinoj, en 2012 Haitio kiel observanto, en 2013 Sankta Lucio kaj en 2014 Grenado kaj Sankta-Kito kaj Neviso. Rezulte la alianco en 2025 havas 10 membroŝtatojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]