Borata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

(orto)Borata acido (H3BO3) estas blanka, kristala ĥemiaĵo, kun molmaso de 61,84 g/molo, denso de 1,52 g/cm³, fandopunkto de 171 °C, bolpunkto de 300 °C. Borata acido bone solviĝas en akvo. Ĝia grava salo estas la borakso.

Ĝi aperas en certaj mineraloj, vulkan-devenaj akvoj kaj termofontoj.