Bordomuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova ligna bordomuro
Farado de plasta bordomuro

Bordomuro estas konstruaĵo kiu protektas bordon aŭ akvorandon kontraŭ abrazio, ondoj kaj aliaj influoj kiuj endanĝerigas la stabilecon de la bordo.

Bordomuroj povas esti faritaj el ligno, betono, (reuzita) plastoŝtalo. Jam delonge oni ofte uzas lignon. Prefereble estas durligno ĉar tio malpli rapide putriĝas. Malavantaĝo de ligno estas ke la alteco de la bordomuro estas limigita, ĉar fostoj plej ofte havas maksimuman longecon de 6 metroj. Krom tio estas daŭre pli da rezisto kontraŭ la uzado de tropika durligno.