Boris Borisoviĉ Pjotrovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Boris Borisoviĉ Pjotrovskij (ruse Бори́с Бори́сович Пиотро́вский; n. la 1-an de februaro 1908 - m. la 15-an de oktobro 1990) estis sovet-rusa akademiulo, historiisto, orientalisto kaj arkeologo kiu esploris la antikvajn civilizojn de Urarto, Skitujo, kaj Nubio. Li estas precipe konata kiel ŝlosila figuro en la studoj de la Urarta civilizo de suda Kaŭkazio. De 1964 ĝis sia morto, Pjotrovskij ankaŭ estis la direktoro de la muzeo Ermitejo en Sankt-Peterburgo.