Boris Mosolov
Boris Mosolov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de majo 1948 (75-jaraĝa) en Moskvo |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | modernpentatlonisto • pentatlonisto |
Boris Mosolov - ruse Борис Мосолов, naskiĝis la la 20-an de majo 1948 en Moskvo, do nun 75-jara - estas sovetunia eksa internacie konkuranta sportisto. Li aparte specialiĝis pri moderna pentatlono, kombinaĵo de la kvin sportaj fakoj naĝo, pafado, rajdo, skermo kaj transkuro. Interalie li en la somera Olimpiko 1976 en Montrealo akiris la 8-an rangon individue en tiu olimpika kombinaĵo.