Bornila heksanato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bornila kaproato
Kemia formulo C16H28O2
Bornila heksanato
Plata kemia strukturo de la
Bornila kaproato
Derivaĵoj de la borneolo ĉeestas en la Valeriano.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Bornila kaproato
  • Bornila estero de la kaproata acido
  • Bornila estero de la heksanata acido
Fizikaj proprecoj
Molmaso 252,398g mol−1[1]
Solvebleco Akvo:<0,1 g/L
Mortiga dozo (LD50) >5000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Bornila heksanatobornila kaproato estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la esteroj, rezultanta el interagado de la heksanata acido kaj borneolo. Bornila heksanato estas senkolora likvaĵo, nesolvebla en akvo sed solvebla en alkoholoj, oleoj kaj aliaj nepolaraj organikaj solvantoj. Bornila heksanato prezentas heksanatan grupon ligitan al bornila grupo. Ĝi konsistas je 16 karbonatomoj, 28 hidrogenatomoj, 2 oksigenatomoj kaj posedas antifungajn kaj antimikrobajn proprecojn. Terpenaj derivaĵoj estas eksterordinare potencaj kaj malalte toksaj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

heksanata acido + borneolobornila heksanato + akvo


Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado per traktado de heksanata anhidrido kaj borneolo:

heksanata anhidrido + 2borneolo 2bornila heksanato+ akvo


Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

heksanata acido + bornila kloridobornila heksanato + klorida acido


Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

natria heksanato + bornila kloridobornila heksanato + natria klorido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]