Botokudoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botokudoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Botokudaj ĉasistoj en 1928.

La termino Botokudoj estas la nomo farita de portugaloj al indiĝenoj apartenantaj al grupoj de diversaj lingvaj popoloj kaj regionoj en Brazilo, pro la uzado de diskoj ("botokoj") ĉe lipoj aŭ oreloj. Ili estis nomitaj ankaŭ aimorés, apartenis al grupo de Makro-ĵea lingvaro kaj vivis el la sudo de la nuntempa brazila ŝtato Bahio ĝis la nordo de Espirito-Santo kaj la regiono de la valo de la Dolĉa Rivero, kaj la oriento de Minas-Ĝerajso. Ankoraŭ ekzistas botokudoj en la basenoj de la riveroj Mucuri kaj Pardo.

Familio de botokudoj tra rivero.
Foto de botokudino ĉirkaŭ 1900[1] (Muséum d'Histoire naturelle de Paris).

La botokudoj estis konataj pro sia perfortemo. Estis onidiroj, ke ili estas kanibaloj kaj certe ili atakis la popolojn goitacases kaj puris, tradiciaj rivaloj, aŭ karavanojn de veturantoj kaj bienojn de kolonoj, incendiante havaĵojn. Ĝenerale ili vivis nude, kaj kelkaj viroj uzis penisingojn faritajn el interplektitaj folioj. Iliaj loĝejoj, pro konstantaj movoj, estis facile kaj rapide konstrueblaj, ĝenerale el palmafolioj kaj branĉoj subtenitaj de bastonoj.

La familio estis poligamia. La virinoj kaj infanoj devis forte labori. Krom kolektado kaj fiŝkaptado, korespondis al virinoj konstrui la kabanojn kaj transporti ŝarĝojn. Ĝis mezo de la 19-a jarcento, ili estis nur ĉasistoj-kolektistoj, dum fiŝkaptadon faris virinoj kaj ĉasadon viroj. Sagoj kaj pafarko estis la ĉefaj instrumentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. publikigita en Leben der Wölker, 1. p. 125

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nitsch, Matthias (2013). Grundlagen für die Restitution von Swadesh’s basic vocabulary im Wörterbuch der Botokudensprache. (Fundamentos para a restituição do vocabulário básico de Swadesh no Dicionário da língua dos botocudos) GRIN Verlag, München, ISBN 978-3-656-49579-6 ([1]).
  • Rothe-Neves, Rui (2014). Resenha de Nitsch (2013): Grundlagen für die Restitution von Swadesh’s basic vocabulary im Wörterbuch der Botokudensprache (Fundamentos para a restituição do vocabulário básico de Swadesh no Dicionário da língua dos botocudos) Em: LIAMES - Línguas Indígenas Americanas v. 14, p. 219–223. Campinas: UNICAMP/IEL. (Artigo em PDF)
  • The Forbidden Lands: Colonial Identity, Frontier Violence, and the Persistence of Brazil's Eastern Indians, 1750-1830, by Hal Langfur. July 28, 2006.
  • Pokrane, A Saga dos Botocudos, Durço, Jonathas Gerry. IOMG, Belo Horizonte, 1989.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Botocudos en la hispana Vikipedio.