Bouenza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bouenza

Bouenza in Congo.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Madingou
Areo 12 266 km²
Loĝantaro 320 835 (stato: kalkulo de 2009)
ISO-kodo CG-11
v  d  r
Information icon.svg

Bouenza (jen france, lingale Bwenza, kitube Buenza) estas unu el sume dek du departementoj de la Respubliko Kongo. La provinco kovras areon de 12 266 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2009 ĝi havis 320 835 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 26 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Madingou. La provinco plu dividiĝis je la komunumo Nkayi kaj je dek distriktoj.