Brazavilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brazzaville)
Brazavilo
portugale Brazavile
urbo
Lando Respubliko Kongo Kongo Brazavila
Departemento Departemento Pool
Historia regiono Francia Kongo
Memorindaĵo Maŭzoleo en Brazza
Rivero Kongo
Situo Brazavilo
 - alteco 317 m s. m.
 - koordinatoj 04° 16′ 00″ S 15° 17′ 00″ O / 4.26667 °S, 15.28333 °O / -4.26667; 15.28333 (mapo)
Areo 100,0 km² (10 000 ha)
Loĝantaro 2 308 000 (2019)
Denseco 23 080 loĝ./km²
Fondo 1880
 - nomita laŭ Pierre Savorgnan de Brazza
Horzono GMT (UTC+2)
Kunurbejo Kinŝaso
Situo enkadre de Kongo
Situo enkadre de Kongo
Situo enkadre de Kongo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Brazzaville
Retpaĝo: www.mairiedebrazzaville.com
Map
Maŭzoleo de Pierre Brazza

Brazavilo (france Brazzaville t.e. urbo de Brazza, esploristo) estas milionurbo, la ĉefurbo de la Respubliko Kongo. Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 1 733 263 loĝantoj sur areo de 263,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 568 loĝantoj/km².

Laŭ la interna administra divido de la lando, la urbo konsideriĝas unu el sume dek du departementoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Brazavilo situas vid-al-vide al Kinŝaso ĉe rivero Kongo, nordokcidente de la Larĝiĝo Malebo kaj la insulo Mbamu. Ili estas duoblaj urboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbon (origine Brazzaville) oni nomis laŭ franca Pierre Brazza, kiu en la tiama Francia Kongo de 1883 establis haltejon, el kiu evoluis la urbo. La haltejo situis sur la dekstra (norda) riverbordo de Kongo, kiu tie vastiĝas al Malebo-Baseno (Stanley-Pool). La areo ĉirkaŭ la posta haltejo estis transdonita de ĉefulo Makoko en 1880 al Pierre Brazza.

Ekde 1898, Brazavilo estis ĉefurbo de Franca Kongo kaj havis ĉirkaŭ, en 1900, nur 5 000 loĝantojn.

La Konferenco de Brazzaville estis kunsido de francaj politikistoj en la ekzilo kaj altrangaj oficiroj de la kolonioj okazinta en Brazzaville, kiu tiam estis la ĉefurbo de Franca Ekvatora Afriko, en januaro 1944. En ĝi oni diskutis la politikajn, sociajn kaj ekonomiajn reformojn plenumotajn en la Franca Kolonia Afriko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Brazavilo estas grava trafika punkto de ŝipveturado sur Kongo kaj finhaltejo de fervojo al marbordo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Brazavilo, same tiel, ol Kinŝaso, havas tropika klimato|tropikan klimaton]]. Dum julio kaj aŭgusto daŭras la seka sezono, tiam neniam pluvas. Jare pluvas po 1 473 mm. En la tuta jaro la temperaturo estas konstante ĉirkaŭ 30 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]