Bourg-en-Bresse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bourg-en-Bresse
La avenuo Alsace-Lorraine.
La avenuo Alsace-Lorraine.

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Rodano-Alpoj
Departemento Ain (prefektejo)
Arondismento Bourg-en-Bresse (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
INSEE kodo 01053 [+]
Poŝtkodo 01000
Kodo laŭ INSEE 01053
Retpaĝaro http://www.bourgenbresse.fr/
Politiko
Urbestro S-ro Jean-François DEBAT
2014-2020
Demografio
Loĝantaro 40 171  (2012)
Loĝdenso 1 684 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 12′ N, 5° 14′ O46.2047222222225.2280555555556Koordinatoj: 46° 12′ N, 5° 14′ O
Alto De 220 al 273 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 23,86 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Bourg-en-Bresse (Francio)
DEC
Bourg-en-Bresse
Situo de Bourg-en-Bresse
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bourg-en-Bresse [+]
v  d  r
Information icon.svg

Bourg-en-Bresse estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Ain kaj en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi estas la prefektejo de la departemento.

Blazono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bourg-en-Bresse situas 60 kilometrojn nordoriente de Liono. La urbo troviĝas okcidente de la montaro Ĵuraso, sed etendiĝas sur la verdaj pastaĵoj de la natura regiono Bresse.

Bourg-en-Bresse estas trafluata de la rivero Reyssouze, kiu sekve enfluas en la Saonon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Interno de la preĝejo de Brou.

Bourg-en-Bresse, kiel montras sia nomo, estas la ĉefurbo de Bresse, kiu estis reĝa provinco antaŭ la franca revolucio de 1789.

Bresse longe apartenis al la savoja dinastio, kaj estis finfine cedita al Francio en 1601.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La historia kvartalo de Bourg-en-Bresse estis ĉirkaŭita de muroj ĝis la 19-a jarcento, kiam ili estis detruitaj. En tiu malnova kvartalo elstaras la gotika preĝejo Notre-Dame, kies konstruado ekis en 1505 kaj finis nur du jarcentojn poste.

Ekzistas cetere pluraj privataj, klasikstilaj hoteloj.

La preĝejo de Brou estis starigita inter 1505 kaj 1536, pro iniciato de la vidvino de Filiberto la 2-a de Savojo.

Oni finfine devas mencii la rimarkindan Hotel-Dieu, eksa malsanulejo kiu hodiaŭ fariĝis ejo por resaniĝantoj.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Estas esperanta grupo tie[1].

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 19 voĉojn (0,22 %) en 2004, 6 voĉojn (0,07 %) en 2009 kaj 24 voĉojn (0,27 %) en 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]