Bousignies-sur-Roc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bousignies-sur-Roc
komunumo en Francio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Solre-le-Château
INSEE kodo 59101 [+]
Poŝtkodo 59149
Demografio
Loĝantaro 376  (2021) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 16′ N, 4° 11′ O (mapo)50.2633333333334.1819444444444Koordinatoj: 50° 16′ N, 4° 11′ O (mapo) [+]
Alto 130 m - 224 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 12,14 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Bousignies-sur-Roc (Nord)
Bousignies-sur-Roc (Nord)
DEC
Bousignies-sur-Roc
Bousignies-sur-Roc
Situo de Bousignies-sur-Roc
Bousignies-sur-Roc (Francio)
Bousignies-sur-Roc (Francio)
DEC
Bousignies-sur-Roc
Bousignies-sur-Roc
Situo de Bousignies-sur-Roc

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bousignies-sur-Roc [+]
vdr

Bousignies-sur-Roc (jen france, nederlande Boeschepe) estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 403 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2005.

La teritorio de Bousignies-sur-Roc estas ĉirkaŭita je 70% de la belga landlimo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bousignies-sur-Roc estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies.

La vilaĝo Bousignies-sur-Roc troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Bousignies-sur-Roc etendiĝas sur 12,14 km².

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Bousignies-sur-Roc estas kurioza domo, kiu situas en Francio sed havas enirejan ponton (super la rivereto Thure) en Belgio, sur la teritorio de la komunumo Bersillies-L'Abbayes. Tiu domo estas alirebla nur el Belgio.

Sur la teritorio de Bousignies situas "ŝtoniganta" fonto : ĝia sulfata kalko bezonas nur kelkajn minutojn por kovri ĉiujn ĉirkaŭajn aĵojn kaj doni al ili aspekton de ŝtono.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Bousignies-sur-Roc apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]