Boškov
Boškov | |
germane Poschkau | |
vilaĝo | |
Preĝejo de sankta Maria Magdalena
| |
Oficiala nomo: Boškov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Přerov |
Administra municipo | Potštát |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Nízký Jeseník |
Domoj | 65 2009 |
Situo | Boškov |
- alteco | 550 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 37′ 26″ N 17° 37′ 08″ O / 49.62389 °N, 17.61889 °O (mapo) |
Katastro | 3,71 km² (371 ha) Boškov |
Loĝantaro | 96 (2021) |
Denseco | 25,88 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1394 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 753 62 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Boškov | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Boškov (germane Poschkau) situas en Ĉeĥio, ĝi estas loka parto de urbo Potštát en distrikto Přerov. Ĝi troviĝas proksimume 3 km sudokcidente de Potštát. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 65 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 96 loĝantoj.
Boškov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,71 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri Boškov estas el la jaro 1394. En la jaro 1675 Boškov havis proksimume 225 loĝantojn kaj ĝi apartenis al Karolina d'Austria, al edziniĝinta baronino Contecroi. Post la morto de Karolina D'Austria falis la senjorujo all imperiestro kaj tiu vendis ĝin en la jaro 1663 al Jan libera sinjoro el Walderode.
En la pasinteco ĝi estis enloĝigita plejparte de germana loĝantaro, dum la dua mondmilito l vilaĝo estis konsisto de Germana imperio (la germana nomo Poschkau). Post la milito, en la jaro 1946, la germana loĝantaro estis ellandigita. Ĝis la jaro 1989 la vilaĝo suferis pro proksimeco de armea spaco Libavá kaj pro ĉeesto de soldatoj de Soveta armeo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 608 |
1880 | 670 |
1890 | 509 |
1900 | 502 |
1910 | 465 |
1921 | 447 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 396 |
1950 | 205 |
1961 | 208 |
1970 | 193 |
1980 | 144 |
1991 | 109 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 86 |
2011 | 73 |
2021 | 96 |
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]Nun vivas ĉi tie 96 loĝantoj (2021), staras 48 domoj. Plimulto de la domoj estas uzata al semajnfina refreŝigado el regionoj de Ostrava, Přerov kaj Hranice. El la daŭraj loĝantoj plimulto estas okupita en arbara ekonomio. En la vilaĝo estas nenia civitana ekipaĵaro (lernejo, infana ĝardeno, gastejo nek vendejo), mankas kanalizo, gasifikado. Publika akvokondukilo estis funkciigita nur en la jaro 2012.
|