Brexbach
Brexbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 21,74 km |
Fluo | |
Fonto | en la germana mezmontaro Westerwald oriente de Höhr-Grenzhausen kiel Hinterster Bach (=plej malantaŭa rojo) |
- Alteco super marnivelo | ĉ. 451 m |
- Koordinatoj | 50° 26′ 5″ N, 7° 44′ 18″ O (mapo)50.4347222222227.7383333333333 |
Enfluejo | en Bendorf-Sayn en la rivereto Saynbach |
- Alteco | ĉ. 73 m |
- Koordinatoj | 50° 26′ 14″ N, 7° 34′ 18″ O (mapo)50.4372222222227.5716666666667 |
Altecodiferenco | ĉ. 378 m |
Geografio | |
La rivereto Brexbach estas apenaŭ 22 km longa maldekstra alfluanto de la Saynbach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Riverfluo
[redakti | redakti fonton]La rojo Brexbach ekestas el la kuniĝo de la Hinterster Bach kaj Vorderster Bach en la arbaro „Grenzhauser Stadtwald“ oriente de Höhr-Grenzhausen.
De la kunfluo de ambaŭ fontrojoj Brexbach fluas ĉe la rando de Höhr-Grenzhausen. Ĉe la supra parto de la rojo ekzistis iam sinapmuelejo (en 1914 forbrulita; memorŝtono) kaj kelkaj aliaj muelejoj (Farbmühle, Niesmühle kaj Kühnsmühle). La ne plu kiel muelejo utiligataj konstruaĵoj ankoraŭ ekzistas.
La rojo trafluas la urboparton Grenzau supre de la burgo Grenzau. La stacidomo Grenzau estis finstacio de la hodiaŭa turisma fervojlinio Brexbachtalbahn.
Patalele al la verfoja trako iras la 16 km longa migropado „Brexbachschluchtweg“ („Wäller-Tour“, „Saynsteig“), multvaria, parte pretendema migrovojo laŭlonge de akraj deklivoj en densa arbaro. Tie troviĝas la skolta tendejo Brexbachtal sur herbejo. En la ĉirkaŭo estas pluraj tendejoj, kabanoj kaj kapelo.
Poste la rojo atingas la „Alte Abtei“ (malnova abatejo) en Bendorf-Sayn. Ĉe la kastela parko ĝi enfluas la riveron Saynbach.
Alfluantoj
[redakti | redakti fonton]- Hinterster Bach (dekstra Quellbach), 3,2 km
- Vorderster Bach (maldekstra Quellbach), 1,3 km
- Seelbach (dekstre), 2,2 km
- Masselbach (dekstre), 9,5 km
- Felsgraben (dekstre), 0,8 km
- Eisenbach (maldekstre), 1,0 km
- Nauorter-Floß (dekstre), 1,6 km