Brian Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brian P. Schmidt)
Saltu al: navigado, serĉo
Brian Schmidt

en 2006 dum ricevo de la premio Shaw en Honkongo

en 2006 dum ricevo de la premio Shaw en Honkongo
Naskiĝo la  24-an de februaro 1967(nun 1967-02-24)
en Misssoula, Montano, Usono
Civitaneco Usono
Kampo astrofiziko
Alma mater Universitato Harvard • University of Arizona • Australian National University
Doktoreca konsilisto Robert Kirshner
Honorigo Fellow of the Royal Society • Nobel-premio pri fiziko • Kamarado de la ordeno de Aŭstralio • Gruber Prize in Cosmology • Breakthrough Prize in Fundamental Physics Prize • Silver Dirac Medal for the Advancement of Theoretical Physics
v  d  r
Information icon.svg

Brian P. Schmidt estas usona astrofizikisto. Li naskiĝis la  24-an de februaro 1967(nun 1967-02-24) en Misssoula, Montano, Usono, do nun estas 50-jara. La junaĝon ekde la 13-a vivjaro li pasis en Alasko, kaj nun li estas profesoro pri fiziko de la Aŭstralia Nacia Universitato en Kanbero. En 2011 li kune kun Saul Perlmutter kaj Adam G. Riess "pro la malkovro de rapidiĝanta ekspansio de la universo per observoj de malproksimaj supernovaoj" ricevis la nobelpremion pri fiziko.