Brigado de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
1-a regimento de infanterio de Italio

La brigado de Savojo estis la savoja militista forto de la reĝlando de Piemonto-Sardio. Ĝi ĉefe baziĝis en Torino de sia fondo en 1660 ĝis sia unua malfondo en 1802. Rekreita okaze de la sarda resurtronigo en 1815, la brigado estis denove malfondita en 1860, nur tagojn antaŭ la aneksado de Savojo fare de Francio. Ĝia sarda parto fariĝis la Brigata del Re, sekve la Brigata Re.

Ĝi hodiaŭ estas la 1-a regimento de infanterio de la armeo de Italio, kun la kromnomo "San Giusto".