Bruna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koloroj > Bruna


#996010
kolorcirklo
kolorcirklo

Bruno estas miksaĵo de flavo, ruĝo kaj nigro (eventuale bluo). Bruna koloro estas interalie simbolo por tero; politike por naziismo.

Se vi havas porteblan komputilon, vi povas fari simplan eksperimenton por pruvi la subjektivan karakteron de la nocio koloro: turnu la ekranon vertikala (al vi), preskaŭ horizontala (for de vi) kaj je meza pozicio. Kion vi rimarkas?

Nuancoj de bruno

  • beja (pri felo, ĉefe de ĉevaloj)
  • bronza, bronzkolora - ruĝbruna kiel bronzo, ekzemple pri vizaĝo
  • kafkolora
  • kaŝtana, kaŝtanbruna, kaŝtankolora - pri hararo: helbruna kiel kaŝtano
  • kupra - havanta la koloron de kupro
  • sunbruna - kiel (origine) hela haŭto ade elmetita al sunaj radioj
  • (okra), (kakia) - miksaĵoj kun flavo

Bruna farbo kun ... fariĝas ...


#996010