Bruna makisnajtingalo
Etoso
Bruna makisnajtingalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bruna makisnajtingalo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Erythropygia signata (Sundevall, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bruna makisnajtingalo (Erythropygia signata aŭ Cercotrichas signata) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro kiu foje oni konsideras kiel membro de la genro Erythropygia kaj foje de Cercotrichas kiuj estas helbrunaj birdoj kun helaj kaj malhelaj strioj en vizaĝo.
Tiu specio estas tre bruna, pli malhelbruna supre kaj helgriza aŭ sablokolora en ventro. Flugiloj kaj vosto montras nigrajn kaj blankajn plumojn. La vizaĝo estas bruna kun helaj superokula strio kaj subokula makulo. Ankaŭ la mentono estas helbruna. La okuloj estas nigraj kaj la kruroj kaj piedoj rozkoloraj al blankecaj.
Ĝi troviĝas en Mozambiko, Sudafriko kaj Svazilando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Erythropygia signata[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.