Buddy Catlett

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Buddy Catlett (* 13-an de majo 1933 en Long Beach, Kalifornio; fakte George James Catlett) estas usona ĵaz-basisto kaj saksofonisto.

Vivo

Catlett studis en Seattle komence saksofonon kaj klarneton, poste li transiris al kontrabaso kiel ĉefinstrumento. Kiel saksofonisto li komencis sian karieron en la bando de Bumps Blackwell, al kiu proksimume 1950 apartenis ankaŭ Quincy Jones, Ernestine Anderson kaj Ray Charles. Komence de la 1950-aj jaroj la baso fariĝis lia ĉefa; tiam li ludis ĉe Horace Henderson en 1956/57, ĉe Johnny Smith en 1958/59, kaj ĉe Cal Tjader en 1959. Kun la Quincy Jones Big Band li koncertvojaĝis en 1959/60 tra Eŭropo (Freeand Easy); en la 1960-aj jaroj li muzikis ĉe Curtis Fuller/Freddie Hubbard, Junior Mance, Chico Hamilton, Johnny Griffin kaj Eddie Lockjaw Davis. Ekde 1961 ĝis 1964 li apartenis al la Count Basie Orchestra; en 1964/65 li estis membro de la bandego de Maynard Ferguson. En 1965 li prezentis kun Coleman Hawkins kaj Barry Harris en la novjorka Five Spot. Dum la dua duono de la 1960-aj jaroj li muzikis kun la ĉiustelularo de Louis Armstrong same kiel kun Roy Eldridge, Roland Hanna kaj Tyree Glenn. En la 1970-aj jaroj li laboris kiel liberprofesia muzikisto en Novjorko; en 1978 li reiris al Seattle, kie li ekde tiam laboris kiel basisto kaj saksofonisto kun lokaj bandoj, i.a. kun Michael Bisio.

Dumpase de sia kariero Catlett krome kunlaboris je surdiskigoj Bill Coleman (From Boogie to Funk, 1960), Ella Fitzgerald (Ella and Basie, 1963), Benny Bailey, Coleman Hawkins (Wrapped Tight, Impulse 1965), Frank Wess, Mel Tormé kaj Phil Woods.

Fontoj