Buenamadre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buenamadre
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37209
Demografio
Loĝantaro 116  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 6° 15′ U (mapo)40.8575-6.2497222222222Koordinatoj: 40° 51′ N, 6° 15′ U (mapo) [+]
Alto 754 m [+]
Areo 59,24 km² (5 924 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Buenamadre (Provinco Salamanko)
Buenamadre (Provinco Salamanko)
DEC
Buenamadre
Buenamadre
Situo de Buenamadre
Buenamadre (Hispanio)
Buenamadre (Hispanio)
DEC
Buenamadre
Buenamadre
Situo de Buenamadre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buenamadre [+]
vdr

Buenamadre estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Buenamadre estas tradukebla etimologie al Bona Patrino.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldeávila de Revilla, Buenamadre kaj Los Campos, okupas totalan areon de 59,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 133 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 63 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]