Bulbuente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bulbuente
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50546
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 242  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 1° 36′ U (mapo)41.8192954-1.6024394Koordinatoj: 41° 49′ N, 1° 36′ U (mapo) [+]
Alto 738 m [+]
Areo 25,442921 km² ( 254 4.2 921 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bulbuente (Provinco Zaragozo)
Bulbuente (Provinco Zaragozo)
DEC
Bulbuente
Bulbuente
Situo de Bulbuente
Bulbuente (Hispanio)
Bulbuente (Hispanio)
DEC
Bulbuente
Bulbuente
Situo de Bulbuente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bulbuente [+]
vdr

Bulbuente [bulBŬENte] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bulbuente estas municipa teritorio en la okcidenta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Borja norde kaj oriente kaj de Ambel sude. Proksime de ĝia teritorio estas la Natura Parko Moncayo.

La loĝloko Bulbuente mem estas je 70 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 520 msm, borde de la rojo Huecha (kiu nun poste ricevas fontakvon), alirata de la nacia ŝoseo N-122 inter apudaj Maleján kaj Borja oriente kaj Vera de Moncayo okcidente. Krome Ambel estas sude.

Nordokcidente: Vera de Moncayo Norde: Borja Nordoriente: Borja
Okcidente: Vera de Moncayo Oriente: Borja
Sudokcidente: Alcalá de Moncayo Sude: Ambel Sudoriente: Borja

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastel-Palaco de Bulbuente (2016).
Urbodomo de Bulbuente.
Sonorilturo.

La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Bulbuente estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo (300 el Bulbuente), nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj.

Bulbuente ricevis diversajn literumadojn nome Bolbuén (1246), Bulbón, Bolbón (1247), Borbuen (1495), Bulbuen, Bulbuent kaj Burguente. La kastelo estis aĉetita de Sanĉo la 7-a de Navaro en 1195, cele al defendo kontraŭ islamanoj, sed poste ĝi ekapartenis al la Regno Aragono; post la morto de Petro la 2-a, en 1242, don Lope Ximénez de Luesia, oficiro de Jakobo la 2-a, donis ĝin al la Monaĥejo de Veruela siajn havaĵojn en Zaragozo kaj Bulbuente tiam nomita Bulbón, kun la loĝloko kontraŭ Purujosa kaj granda monsumo.

Ekde 1257 la Monaĥejo de Veruela plendis kontraŭ la episkopeco de Tarazona pro la rajtoj ricevi impostojn; tio ripetiĝis en 1301, 1437 kaj eĉ ĝis la 18-a jarcento. En la konflikto estis implikita ankaŭ Purujosa kaj Villamayor.

En la 16-a jarcento oni konstruis la preĝejon, kiu estis ampleksigita en la 1830-aj jaroj.

Bulbuente demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Bulbuente oni malaltiĝis el 1 050 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 244 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, bovoj), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado kaj sablominejo. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la kastel-palaco, la preĝejo, ermitejo, urbodomo, blazondomoj, pontoj kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]