Bulleh Ŝaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Bulleh ŜahoBulleh Shah, foje Bulla(h) Shah (1680–1757) (en panĝaba بلہے شاہ (laŭ Ŝahmuĥi-ortografio); ਬੁੱਲ੍ਹੇ ਸ਼ਾਹ (laŭ Gurumuĥi-ortografio)) estis panĝaba sufisma poeto, humanisto kaj filozofo. Lia kompleta nomo estis Syed Abdullah Shah Qadri.[1]

La poezio kaj filozofio de Bulleh Ŝaho neniam pridubis la religian ortodoksismon de siatempa Islamo sed li foje uzas metaforojn por esprimis sian seniluziiĝon rilate al la rigideco de islamaj klerikuloj siatempaj.

La verkoj de Bulleh Ŝaho reprezenta lin kiel humanisto, iu kiu havigas solvojn al la sociologiaj problemoj de la mondo ĉirkaŭ li dum li vivas tra ĝi, priskribante la problemojn de sia patrinlando Panĝabo, dum sia serĉado de Dio. Lia poezio markas sian mostikan spiritan vojaĝon tra la kvar etapoj de Sufismo: Ŝariat (Vojo), Tariqat (Observado), Haqiqat (Vero) kaj Marfat (Unuiĝo).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bulleh Shah: the love-intoxicated iconoclast, de J. R. Puri, Tilaka Raj Shangri. Radha Soami Satsang Beas, 1986
  • Great Sufi Poets of The Punjab, de R. M. Chopra, Iran Society, Kolkata, 1999.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Verkoj rete[redakti | redakti fonton]

  • The Life of Bulleh Shah