Bulnuar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bulnuar (Boulenouar en la franca) estas vilaĝo en Maŭritanio, situanta apud la fervoja linio de Nouadhibou al Zuerato.

Ĝia ĉefa resurso estas la trinkakvo, kiu estas proksime al la surfaco. Oni enboteligas kaj vendas ĝin.

Laŭ censo de 2000, ĝia loĝantaro estis 1.268 homoj.