Saltu al enhavo

Burĉela stepkoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Burĉela stepkoko
Masklo
Masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles
Specio: Burĉela stepkoko P. burchelli
Pterocles burchelli
Sclater, 1922
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Burĉela stepkoko (Pterocles burchelli) estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj. La Burĉela stepkoko havas nomon omaĝe al angla natursciencisto William John Burchell.[1]

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en sudcentra Afriko kaj pli precize en Zambio, Zimbabvo, Bocvano, Angolo, Namibio kaj Sudafriko. Temas pri loĝanta specio.

Pterocles burchelli
Pterocles burchelli 1838.jpg
Pterocles burchelli, 1838

Ĝi havas nigran grandan okulon kun ankaŭ granda kaj larĝa flava okulringo; la cetero de la vizaĝo estas grizblua, pli blueca en la gorĝo. La brusto estas bruna kaj simile la resto de la korpo. Tiu specio malhavas brustan strion malkiel aliaj stepkokoj. La supraj partoj estas brunaj, sed miksas helbrunajn kaj malhelbrunajn plumajn makuletojn, dum plej rimarkindaj estas blankaj punktoj en kolo kaj dorso.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Beolens, Bo. (2003) Whose Bird? Men and Women Commemorated in the Common Names of Birds. London: Christopher Helm.