Burgo Bosselstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la ruino burgo Bosselstein

La burgo Bosselstein, ankaŭ nomataa Burg Steinmalnova kastelo, estas la ruino de pintburgo super la urboparto Oberstein de la urbo Idar-Oberstein en la distrikto Birkenfeld, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi situas en la mezmontaro Hunsrück.

La burgo troviĝas sur la roko Kirchenfelsen, kruta rokrifo super la Felsenkirche (t.e. „rokpreĝejo) de Idar-Oberstein kaj super la valo de la rivero Nahe . La kastelo Oberstein apudas.

La burgo Bosselstein estis konstruita en la 12a jarcento de la sinjoroj von Stein (Oberstein) kaj estis menciita en 1197 unuafoje dokumente. Ekde 1600 la burgo ne plu estis loĝata kaj disfaliĝis dum la jaroj. En 1945 ĝi fariĝis posedaĵo de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Konserviĝis ankoraŭ la malsupra parto de la ronda burgfrido, la resto de la palaco kaj la ringmuro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Albert Ehrenhart Fichtel:Burg Bosselstein. Brief des Burgenvereins Schloss Oberstein,Sonderdruck 2003
  • Alexander Thon, Stefan Ulrich u. Achim Wendt, „… wo trotzig noch ein mächtiger Thurm herabschaut“. Burgen im Hunsrück und an der Nahe, Regensburg: Schnell & Steiner 2013, p. 118-121.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]