Pintburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Hohenzollern, tipa ekzemplo de pintburgo
Burgo Montsegur sur montpinto
burgo Hochosterwitz ĉ. 1860, Josef von Scheiger

Pintburgo estas altaĵburgo konstruita sur montopinto.

La avantaĝoj de tiu strategia situo estas kaj en la neatingebleco kaj la reprezentiva valoro pro la impona situo. Super la krudaj deklivoj eventuala atako estas malfacila precipe la pafado en la internon de la burgo estis malfacila, kelktempe eĉ neebla.

Alikaze la prizorgado de la burgo kun akvo kaj nutraĵoj estis malfacila. Se ne estas fontoputo en aŭ tuj apud la burgo la provizado per akvo estis problemo. Ankaŭ la transporto de nutraĵoj, utilbestoj kaj aliaj varoj estas pli malfacila. La malvarma vetero kaj la vento pli malfaciligas la vivon sur la burgo.

Kroma problemo estas la malcentra loko,kiu malhelpas kontroli la ĉirkaŭaĵon. La ekiro de soldatoj piede aŭ per ĉevaloj estas pli komplika.[1]

La kataroj uzis kelkajn nealireblajn pintburgojn kiel fuĝloko, ekzemple la burgo Montségur, kiu situas sur pinto de montkupolo.

Kiel ankaŭ la aliaj altaĵburgoj perdis sian signifon jam dum la mezepoko. La kresko de la urboj kiel centroj de ekonomio kaj politiko malvalorigas la burgojn.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.regionalgeschichte.net, aufgerufen am 9. Juni 2009
  2. www.badische-seiten.de Arkivigite je 2016-08-13 per la retarkivo Wayback Machine, Konsultita la 9an de Junio 2009