Burgo Lahr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la burgturo

La burgo Lahr estas malgranda burga ruino ĉe la komunumo Burglahr en la distrikto Altenkirchen, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Burgo Lahr, elaera foto

Situo[redakti | redakti fonton]

La ruino de la iama altaĵburgo situas en al valo de la rivero Wied en la norda mezmontaro Westerwald. La burgo situas en alteco de 200 metroj s.m. sur arbarkovrata insulmonto. La ruino estas 40 m super la rivero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruiganto de la burgo ne estas konata. Ekde la 14a jarcento ĝi aperis en dokumentoj kiel feŭdo de Kurköln. La tiamaj vasaloj estis la grafoj de Isenburg.

En 1449 la ĉefepiskopo de Kolonjo donis la burgon kiel garantiaĵo al grafo Heinrich von Nassau. Ankaŭ poste la burgo havas diversajn posedantoj. Ekde la 18a jarcento la burgo estis ruino. Nur jam en la 20a jarcento la restantaj muroj estis sekurigitaj.

Burginstalaĵo[redakti | redakti fonton]

La preskaŭ 25 m alta, ronda ĉefa turo dominas la ruinon. De la ceteraj partoj de la burgo konserviĝis kelkaj muroj kaj restaĵoj de la burga fosaĵo. Hodiaŭ staras tie ligna kabano luebla por festaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]