Burgfrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉefa turo)
la ĉefa turo centre de la burgo dominas la silueton de burgo (Hocheppan en Sudtirolo)
ĉefturo proksime al la pordego sur la burgo Genovevaburg (Mayen), Germanujo
skemo de ĉefturo laŭ Otto Piper
laŭlonga sekcio kaj horizontala projekciaĵo de la ĉefturo sur la Fortikaĵo Marienberg (Würzburg)

La ĉefa turoburgfrido (vidu artikolon belfrido) estis la neloĝata centra turo (defendturo) de mezepoka burgo. Ekde la 12a jarcento ĝi aperis ĉie ajn en Mezeŭropo. Ĝi ankaŭ povas esti loĝata loĝturo (vidu ankaŭ artikolon: donjono).

Evoluo kaj formoj[redakti | redakti fonton]

La burgfrido evoluiĝis ekde la 12a jarcento. Inter 1180 kaj la la 14a jarcento ĝi estas karaktera parto de mezepokaj burgoj.[1] El tiu tempo konserviĝis multaj ekzempleroj en ilia origina alteco. Unuopaj ekzempleroj estis jam el la dua duono de la 11a jarcento (ekzemple la burgfrido de la Habsburg).[2] La antaŭaĵo de burgfrido estas la defendata loĝturo, kiu ankaŭ nomiĝas donjono.[3] Ofte la burgfrido estas la ĉefa turo situanta centre de la burgo aŭ kiel turo direkte al la ĉefa atakflanko de la burgo (precipe ĉe spronburgoj). La ĉefturo povas stari sole aŭ ligita al la aliaj konstruaĵoj de la burgo. Tiam ĝi estas alirebla trans alta enirejo. Gravas ankaŭ ke la burgfrido estas separata konstruparto, kiu interne ne estas ligita al la aliaj partoj de la burgo. Ĝi devas havi propran enirejon. Tio estas ofte tiel nomata altenirejo, ekzemple la enirejo trovigas en supra etaĝo kaj estas alirebla trans propra ponto, ŝtuparoŝtupetaro.

Plej ofte estas burgfridoj kun kvadrata aŭ ronda horizontala projekciaĵo, sed ekzistas ankaŭ kvinangulaj aŭ okangulaj turoj. Ankaŭ ekzistas kelkaj ekzemploj de neregulaj poligonaj projekciaĵoj. Maloftaj formoj estas la triangula burgfrido de la burgo Grenzau apud Höhr-Grenzhausenburgo Rauheneck proksime de Baden apud Vieno.

La burgfridoj havas averaĝe 20 ĝis 30 metrojn. La ĉefturo de la burgo Forchtenstein en Burgenlando kaj tiu de kastelo Freistadt atingas 50 metroj. Konstrumaterialo estas plej ofte la loka roko. En regionoj, kie mankas rokoj, oni uzas brikojn kaj kampoŝtonojn. Ĝenerale oni konstruis la masonaĵojn tre zorgoplene. Ĉe la anguloj oni ofte uzas bosojn. La burgfrido povas esti pucita aŭ ne. La burgoj el la ŝtaŭfa tempo ofte estas komplete el bodoj. La turtrunko (do la ĉefa parto de la turo inter soklo ksj fina etaĝo ĝenerale havas neniun aŭ nur malmultajn fenestrojn, ofte ekzistas nur kelkaj vertikalaj lumfendoj. La defendplatformo je la fino de la turo havas ofte krenelkronon. La defendplatformo povas esti malferma aŭ kun tegmento, respektive turkaskado (burgo Wellheim).

Grandaj burgoj (ekzemple burgo Münzenberg) kaj la Ganerbenburg havas ofte plurajn burgfridojn. La el la ĉefa burgo kaj du antaŭburgoj konsistanta Neuenburg de la landgrafoj de Turingio apud Freyburg (Unstrut), havis en ĉiu parto de la burgo (ĉefa burgo, antaŭburgo 1a kaj antaŭburgo 2a) burgfridon. La simile granda reĝa regnoburgo Kyffhausen sur la Kyffhäusergebirge konsistis el supra burgo, meza burgo kaj malsupra burgo. Ĉiu burgoparto havis propran burgfridon. Sed ankaŭ malgrandaj burgoj kelfoje havis du burgfridojn, ekzemple burgo Kohren en Kohren-Sahlis aŭ la burgo Saaleck apud Bad Kösen. La kialo estis, ke la burgo havis du posedantojn, kaj ĉiu volis havi propran defendturon.

Okangulaj ĉefturoj[redakti | redakti fonton]

La malofta formo de okangulaj ĉefturoj estis konstruitaj unue ĉe ŝtaŭfatempaj burgoj en Baden-Virtembergo, Alzaco kaj Italujo. La plej konata estas la burgfrido de burgo Steinsberg. Ĉi tie la okangula turo estas akompanata de okangula ringmuro. Speciala formo de okangula burgfrido estas tiu de burgo Gräfenstein, kiu havas triangulan bazon ĉe la atakflanko.

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

La burgfridoj havis kelkajn funkciojn. La defendfunkcio certe estas la plej grava, se ankaŭ la reprezanta funkcio oni ne devas neglekti.

Ŝildfunkcio[redakti | redakti fonton]

La enormaj masonaĵoj ĉe la bazo de la turo montras, ke la turo donis pasivan protekton por la aliaj partoj de la burgo. Bonaj ekzemploj estas por tio burgo Hocheppan kaj burgruino Falkenstein (Taunus) [4] .[5]

Gvatturo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la burgfrido estis la plej alta konstruaĵo de burgo, ĝi havis ankaŭ la funkcion de gvatoturo (observturo). De la defendplatformo oni havis bonan superrigardon kaj la gvatisto povas frue vidi atakantajn malamikojn kaj atentigi la defendantojn. Speciale bona ekzemplo estas la Osterburg en Weida, kiu havas turloĝejon sub la turkaskado (en alteco de preskaŭ 58 m).

Sekura loko kaj malliberejo[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Hexenturm Riss 3.jpg
sekcio tra la soklo de la sorĉistturo en Idstein. La kelo estas atingebla nur tra aperturo en la vertico de la volbaĵo.

La masiva konstrumaniero kaj la altenirejo faras el la burgfrido relative sekuran stokadlokon. Ĉi tie valoraĵoj povas esti stokitaj. La turo estis kvazaŭ rtezorejo.[6] Ofte la baza parto de la belfrido ankaŭ estis uzata kiel malliberejo. La restado en la mallarĝa kaj malhela kelero de la turo ne nur estas arestejo, sed ankaŭ utilas kiel korpa puno, kiu egalas el grava psiĥa kaj fizika torturado de la malliberulo.[7]

Statusa simbolo[redakti | redakti fonton]

la 48 m alta „Blanka turo“ en la kastelo Bad Homburg en buterbarela-konstrumaniero oni konservis dum la pli posta Ŝanĝkonstruado al kastelo

Same kiel la loĝturoj de le nobelaro la burgfrido ankaŭ estis grava statusa simbolo de la potenco kaj riĉeco de la burgsenjoroj.[8]

Ĉefturo kiel fuĝejo[redakti | redakti fonton]

La burgfrido ankaŭ estis verŝajne fuĝejo en kazo de sieĝado.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burgen in Mitteleuropa. Hrsg. von der Deutschen Burgenvereinigung e. V. Stuttgart 1999, S. 74: "Bergfriede als reine Wehrbauten ohne nennenswerte Wohnfunktion sind bei Burgen des 11. Jhs. noch nicht anzutreffen (…)". Vidu ankaŭ: Biller, Thomas: Die Adelsburg in Deutschland. Entstehung, Form und Bedeutung. München 1993, S. 135.
  2. Biller, Thomas: Die Adelsburg in Deutschland. München 1993, S. 145. Als weiteres Beispiel nennt Biller die Große Harzburg, S. 143 f.
  3. Biller, Thomas: Die Adelsburg in Deutschland. Entstehung, Form und Bedeutung. München 1993, S. 134.
  4. Beispiele u. a.: vgl. Hans-Klaus Pehla: Wehrturm und Bergfried im Mittelalter. Aachen 1974, S. 305.
  5. Hans-Klaus Pehla: Wehrturm und Bergfried im Mittelalter. Aachen 1974, S. 294 f.
  6. Burgen in Mitteleuropa. Hrsg. v. der Deutschen Burgenvereinigung e. V. Darmstadt 1999, S. 238.
  7. Hans-Klaus Pehla: Wehrturm und Bergfried im Mittelalter. Aachen 1974, S. 101–105.
  8. Zeune, Joachim: Burgen. Symbole der Macht. Regensburg 1997, S. 44.
  9. Bandmann, Günther: Mittelalterliche Architektur als Bedeutungsträger. Berlin 1951

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Biller, Georg Ulrich Großmann: Burg und Schloss. Der Adelssitz im deutschsprachigen Raum. Regensburg 2002; ISBN 3-7954-1325-7.
  • Horst Wolfgang Böhme (Eld.): Wörterbuch der Burgen, Schlösser und Festungen. Stuttgart 2004, ISBN 3-15-010547-1.
  • Burgen in Mitteleuropa. Ein Handbuch. Hrsg. von der Deutschen Burgenvereinigung e. V., Stuttgart 1999; ISBN 3-8062-1355-0.
  • Georg Ulrich Großmann: Burgen in Europa. Regensburg 2005; ISBN 3-7954-1686-8.
  • Yves Hoffmann: Zur Datierung von Wohntürmen und Bergfrieden des 11. bis 13. Jahrhunderts auf sächsischen Burgen. In: Historische Bauforschung in Sachsen. Arbeitsheft des Landesamtes für Denkmalpflege Sachsen. Bd. 4, Dresden 2000, S. 47–58, ISBN 3-930382-46-6.
  • Michael Losse: Kleine Burgenkunde. Regionalia, Euskirchen 2011, ISBN 978-3-939722-39-7.
  • Hans-Klaus Pehla: Wehrturm und Bergfried im Mittelalter. Diss. Aachen 1974.
  • Reinhard Schmitt: Hochmittelalterliche Bergfriede – Wehrbauten oder adliges Standessymbol? In: Rainer Aurig, Reinhardt Butz, Ingolf Gräßler und André Thieme (Hrsg.): Burg – Straße – Siedlung – Herrschaft. Studien zum Mittelalter in Sachsen und Mitteldeutschland. Festschrift für Gerhard Billig zum 80. Geburtstag. Beucha 2007, S. 105–142; ISBN 978-3-86729-012-8
  • Joachim Zeune: Burgen – Symbole der Macht. Ein neues Bild der mittelalterlichen Burg. Regensburg 1997, ISBN 3-7917-1501-1.
  • Joachim Zeune: Ritterburgen. Bauwerk, Herrschaft, Kultur, Beck, München 2015. ISBN 978-3-406-66091-7

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]