Mayen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mayen
Blazono
Mayen (Germanio)
Mayen (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Mayen-Koblenz
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02651
Poŝtkodo 56727
Aŭtomobila kodo MYK (bis 1973 MY)
Oficiala Municipokodo 07137068
Politiko
Komunumestro Günter Laux
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Demografio
Loĝantaro 19708 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 20′ N, 7° 13′ O (mapo)50.3333333333337.2166666666667Koordinatoj: 50° 20′ N, 7° 13′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 230 m
Areo 58,04 km²
Oficiala retejo http://www.mayen.de
vdr

Mayen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mayen-Koblenz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 19 708 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pozicio[redakti | redakti fonton]

Okcidente, norde kaj sudokcidente de Mayen leviĝas la Eifel. Oriente lokas la Koblenz-Neuwieder-Baseno, kiu estas dividebla en la norda parto Pellenz kaj la suda parto Maifeld, kiuj estas kutime ankaŭ nomitaj partoj de la Eifel. Tial ekzistas idiotismo «Mayen, la pordego al la Eifel».

La rivereto Nette fluas tra la urbo devenante el la Eifel kaj fluante al Weißenthurm ĉe Rejno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la roma tempo estis Mayen grava loko ekonomia. Ĉi tie estis potfarejoj ekde la fino de la 3-a jarcento ĝis la mezepoko, kies produktoj estis disvastigitaj en tuta Mezeŭropo.

La nomo Mayen devenas verŝajne el la nomo Magine, kiu unue estis nomita je 847 kaj uzita por la kampejo (kelte «magos»). La unuan fojon Mayen estis nomita dokumente je 1041 kaj estis urbigita kun Bernkastel, Welschbillig, Montabaur kaj Saarburg per Rudolfo la 1-a. Nome Mayen eble estas similspeca al la sudoriente lokata Maifeld, ĉar Mayen estis nomita en la mezepoko ĉefurbo de la Meiengau.

En la Milito de la ligo de Augsburg estis la urbo aparteninta je Kurtrier okupita kaj ege detruita. En la malfrua aŭtuno 1794 okupis soldatoj subtenintaj la francan revolucion ree la maldekstran Rejnan bordon. Kiel decidite per la Viena Kongreso 1814/15, Prusio ricevis la tutan regionon dekstran kaj maldekstran de la Rejno. Mayen iĝis distrikta seĝo. Dum la Dua Mondmilito la urbo estis detruita je ĉirkaŭ 90 pocentoj, precipe per la aeraj atakoj de la 12-a de decembro 1944 kaj de la 2-a de januaro 1945. Nur post speciala elekto estis decidita por rekonstrui la urbon.

Ekde 1946 la urbo estas parto de la tiame nove formigita lando Rejnlando-Palatinato.

La hodiaŭa urbo Mayen estis formigita kadre de la en la mezo de la 1960-aj jaroj komencita Rejnlando-Palatinata administrada kaj regiona reformo. La 7-an de novembro 1970 estis la ĝis tiam memstaraj urbetoj Alzheim (849 loĝantoj), Hausen (1242), Kürrenberg (686) kaj Nitztal (171) integralitaj en Mayen. Antaŭe la 1-an de januaro 1967 estis nove formigitaj la urbeto Nitztal el la urbeteroj Sankt Johann-Nitz de la urbeto Sankt Johann kaj Kürrenberg-Nitz de la urbeto Nitz kaj la 7-an de junio 1969 la urbeto Alzheim el la ambaŭ urbetoj Allenz kaj Berresheim.[1]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig Brink kaj Joseph Hilger: Geschichte von Mayen. Schreder, Mayen 1910. Online-Ausgabe dilibri Rheinland-Pfalz
  • Hans Schüller / Franz-Josef Heyen (Eldonisto): Geschichte von Mayen. Historia kaj antikveca anaro, Mayen 1991.
  • Berthold Prößler: Mayen als Weinstadt im Mittelalter und in der Frühen Neuzeit. - En: Jahrbuch für westdeutsche Landesgeschichte, 35 (2009), paĝo 203-213.

Referencoj[redakti | redakti fonton]