Valečov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri burgo en Ĉeĥa paradizo. Pri domaro de municipo Okrouhlice en distrikto Havlíčkův Brod temas artikolo Valečov (Okrouhlice).
Valečov

T.n. Nova burga palaco en Valečov

T.n. Nova burga palaco en Valečov
Rokburgo • burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 50° 30′ 38″ N, 15° 1′ 35″ O (mapo)50.51066666666715.0265Koordinatoj: 50° 30′ 38″ N, 15° 1′ 35″ O (mapo)
Valečov (Ĉeĥio)
Valečov (Ĉeĥio)
DEC
Valečov
Valečov
Situo de Valečov
Map
Konstruita 14-a jarcento
Retadreso https://hradvalecov.cz
vdr
Restaĵoj de la burgo
Antaŭburgejo de Valečov

Burgo Valečov kaj ties rokĉambretoj troviĝas 0,7 km norde de vilaĝo Boseň, 4 km oriente de Mnichovo Hradiště.

Valečov estas ĉeĥa la plej granda rokburgo, ĉirkaŭita de du subburgejoj, kun ĉirkaŭaĵo reguligita kvazaŭ travintrejo de husanaj soldataroj. Ĝi estiĝis en duono de la 14-a jarcento, sed alkonstruita ĝi estis ankoraŭ en la 16-a jarcento. Kelkaj rokĉambretoj estis uzataj ankoraŭ komence de la 20-a jarcento (esprimo „rokĉambretoj“ markas en Ĉeĥa paradizo ĉambron elhakita en grejson). La burgoruino hodiaŭ situas sur kelkaj altaj grejsaj rokblokoj, ĝi estas pligrande en la roko subkeligita kaj kunigita per trairejoj kaj koridoroj. En supra parto de la burgo kondukas mallarĝa koridoro ĝis kovrita rokĉambro nomata Juvelejo, kie estis metataj valoraĵoj. En la subburgejo situas ankaŭ botelsimila spaco konsiderata kiel malsat-mortigejo, sed prefere temas pri subtera grenejo. Tiuj ĉi konstruaĵoj plenigis funkcion de iaj naturkonservaĵoj: ĝermiĝinta grejno konsumis en ili oksigenon, la spacon plenigis inerta gaso karbondioksido kaj tiu la grejnon ne nur konservis, sed ankaŭ ĝi mortigis malutilantojn.

La subteraj spacoj de la burgo estas libere alireblaj (krom Malsat-mortigejo), la rokkoridoro kaj la juvelejo interne de la burgo estas konsisto de vizitrondo, la rokĉambroj situas ĉe turisma vojo sude de la burgo.

Malantaŭ la burgo komencas rokplataĵo, en kiu estas vico da rokĉambroj, restaĵo de la tuta, parte subtera vilaĝo. Kelkaj el ili estas lokigitaj en romantikaj rokrandoj. Ili servis parte por tutjara parte por sezona restado, ili havadas truojn por fumtuboj, kvazaŭpordojn, ŝtontrogojn por brutaro kaj diversajn niĉojn. Ĉe la ŝtonvilaĝoj estadis iam konstruitaj lignoloĝejoj. Vivis en ili interesa komunumo de malriĉaj valeĉaj „rokloĝantoj“. La 22-an de novembro de 1888 estis ordonite, por ke la loĝantoj forlasu la vilaĝon, sed tiuj defendis sin. Ankaŭ superularo plendis ŝtelojn alskribataj al la loka malriĉularo, kaj la vilaĝo estis do perceptata kiel honto de la regiono. Pestepidemio en 1892 estis poste preteksto, por ke ĝendarmoj la 5-an de oktobro perforte forloĝigu la loĝantojn kaj lokigu ilin en malriĉulejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.