Burgo Walchen (Piesendorf)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Burgo Walchen
Geografiaj informoj
Lando Aŭstrio Aŭstrio
Geografia situo 47° 17′ 52″ N, 12° 41′ 9″ O (mapo)47.29764612.685821Koordinatoj: 47° 17′ 52″ N, 12° 41′ 9″ O (mapo)
Situo de Burgo Walchen (Piesendorf)
Situo de Burgo Walchen
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La restoj de la pereinta Burgo Walchen (ankaŭ: Wachtlehenthurn, Burg Walhen) estas en Piesendorf en Pinzgau, Aŭstrujo (eoste de la farmejo Guthund respektive de Wachtlehen/nr. 24).

Historio[redakti | redakti fonton]

La Preĝejo Sanktaj Ulriko kaj Elizabeto en la piesendorfa kvartalo Walchen konstruitis parte el ŝtonoj forprenitaj de Burgo Walchen...

La dato de la estiĝo de la unua kastelo de la Walchen-oj jam antaŭ 1254 metotas. Tiu ĉi pli aĝa burgo detruitis verŝajne per malneĝa lavango. Nuntempe tiu ĉi zono pro gruzekspluato malperfektas; engrunde nur kelkaj muraj linioj ankoraŭ videblas. Tre proksime rekonstruitis la dua Walchen-burgo. En salcburgia katastro de ĉ. 1300 troveblas la jena mencio Guthunden prope castrum Walhen. Krome oni supozas ke ĉe la Hochbürgl-kamparandomo eoste de Piesendorf estis alia burgo de tiu dinastio; la Walchen-oj nomis sin ankoraŭ en 1281 voktoj de Piesendorf.[1]

La pliatliberaj senjoroj de Walchen, kiu feŭde apartenis al la Duklando Bavario, havis tie ĉi sian ĉefan sidejon. Post la en 1228 okazinta feŭdposedada ŝanĝo pri Malsupra Pinzgau favore al la Princĉefepiskoplando Salcburgo la Walcher-oj devis alien orientiĝi. Albero la 1-a († post 1247) ankoraŭ dumvive nomitis plialnobelulo (edelfrei). Liaj tri filoj estis Albero, Otto kaj Friedrich kiu iĝis Frederiko la 2-a (arkiepiskopo salcburga). En dokumento de la 1.8.1254 oni faris packontrakton kun la salcburga elektito Philipp von Spanheim kio signifas ilian novan rangon kiel ministrojn arkiepiskopajn. En 1410 mortis la lasta vira ano de tiu ĉi dinastio, Jens von Walchen: li regis nur pri la ĉefsidejon en Walchen kaj al ĝi apartenanta grundareto.

Jam en 1383 konatas Hainrich der Plümawer kiel ĉefepiskopa burggrafo. La turo do iĝis voktejo administra. Dum la kamparana ribelo de 1526 la burgo deturitis kja pro ke la ene estinta tribunalo translokiĝis al Kaprun ne plu nepris rekonstrui ion.

Walchen-ruino hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La defendokonstruaĵoj de la Walchen-oj im similis al aliaj tipaj defendoturoj (ekz. Felber-turo aŭ Weyer-turo). La burgplaco protektatas en tri direktoj per krutega deklivo. Ĉe la suda flanko de la komplekso elfositis la fundamento de masiva turo. Unu tavolŝtupon pli malalte estas ebenaĵo iam ĉirkaŭita de muro. La alirejo ankaŭ faritis disde sudo kion atestas ankoraŭ bone rimarkebla sojlo kaj vojo ĉi-tien. Disde la turo oni havis vidkontakton rektan kaj je la kastelo en Kaprun kaj je Kastelo Fischhorn (en Bruck an der Großglocknerstraße). Ŝtonoj de la burgo verŝajne uzitis por konstrui mallonge for situantajn farmbienojn kaj la kirkon de Walchen. Sekve memkopreneble jam ne multo restis surloke. Pri la burgo ekzistas legendo pri fantomo Walcherturmgeist, kiu tezoron eĉ hodiaŭ gvardadas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Friederike Zaisberger kaj Walter Schlegel: Burgen und Schlösser in Salzburg. Pongau, Pinzgau, Lungau, Birken-Reihe, Vieno 1978, ISBN 3-85030-037-4

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zaisberger 1978, p. 130

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]