Burgohondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Burgohondo
Vista de Burgohondo.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05113 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 231  (2021) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 4° 47′ U (mapo)40.413611111111-4.7863888888889Koordinatoj: 40° 25′ N, 4° 47′ U (mapo) [+]
Alto 852 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Burgohondo
Situo de Burgohondo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Burgohondo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Burgohondo [burgoONdo] estas municipo en la sudcentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Burgohondo estus komprenebla kiel malsupra urbo.

Burgohondo en la provinco Avilo.
Panoramo.
La monaĥejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 55,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1231 loĝantojn (plie somere). Ĝi perdis 1 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 37 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Navarredondilla, San Juan del Molinillo, Navalmoral de la Sierra, Navatalgordo, Villanueva de Ávila, Navaluenga, Mijares, Casavieja, Piedralaves kaj Navaluenga. Tra la teritorio fluas la rivero Alberĉe laŭ 7 km en areo inter la Sierra de Gredos kaj la Paramera.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En la 12-a jarcento jam estis monaĥejo, kies preĝejo (kun romanikaj kaj mudeĥaraj elementoj) kaj klostro estas ankoraŭ vizitebla. En 1275 la reĝo Alfonso la 10-a havigis al Burgohondo dokumenton rajtigantan posedon de bienoj. En la 14-a jarcento ekestis konflikto inter la lokanoj kaj la monaĥejo kio pluis en la 15-a, plus aliaj konfliktoj kun El Barraco. Estas kasonaro de la preĝejo de la 16-a jarcento. Estas ankaŭ du ermitejoj kaj aliaj vizitindaĵoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, persikoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]