Burjuc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burjuc
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Hunedoara
Alinome Burzsuk (hungare)
Iama hungara departemento Hunyad
Situo 45° 57′ N, 22° 30′ O (mapo)45.95111111111122.492777777778Koordinatoj: 45° 57′ N, 22° 30′ O (mapo)
Burjuc (Rumanio)
Burjuc (Rumanio)
DMS
Alto super maro 165 m
Poŝtkodo 337165
Loĝantaro
– komunumo 873 (en 2011)
– vilaĝo 194 (en 2011; 199 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 89099
vdr

Burjuc [burĵuk] (hungare: Burzsuk) estas komunumo en Rumanio okcidente de Deva. En 1910 ĝi havis 425 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 189. Ĝia unua skriba mencio estas el 1468. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye). Administre apartenas al ĝi Brădățel, Glodghilești, Petrești, Tătărăști kaj Tisa[1][2].

Burjuc situas en la valo de rivero Mureș; ĝin trapasas la nacia vojo DN7, kiu estas ankaŭ la Eŭropa vojo E68. Burjuc havas fervojan stacion ĉe la linio inter Deva kaj Săvârșin. La vojaj ligoj al la partoj de la komunumo estas bonaj nur pri Tătărăști, kiu situas unu kilometron oriente:

  • Brădățel situas 5 km nord-oriente, sed la vojo longas ĉirkaŭ 15 km[3].
  • Glodghilești situas 4 km nord-okcidente, sed la vojo longas ĉirkaŭ 10 km.
  • Petrești situas 7 km norde, sed la vojo longas preskaŭ 20 km.
  • Tisa situas kelkcent metrojn okcidente, sed je la alia flanko de rivero Mureș; tial la vojo longas preskaŭ 20 km; necesas iri al la ponto de Zam.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
  3. laŭ la vojtrovilo de Google Maps

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.