Burunda prezidanta balotado 2005

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Burunda prezidanta balotado en 2005 okazis la 19-an de aŭgusto 2005 fare de deputitoj de la Nacia asembleo kaj la Senato. Rezulte de tio Pierre Nkurunziza iĝis la unua demokratie elektita prezidanto de la lando post 1993, kio signifis la finon de la 3-jara transira periodo.

La artikolo 301 de la konstitucio malpermesis al prezidantoj de la transira periodo kandidatigi sin por la unua prezidanta balotado. La artikolo 302 de la konstitucio antaŭvidis, ke la unua prezidanto de la posttransira periodo estu elektita de la Nacia asembleo kaj la Senato.[1] La 19-an de aŭgusto dum la komuna parlamenta kongreso, konsistanta el anoj de la Nacia asembleo kaj la Senato, Pierre Nkurunziza estis elektita la prezidanto. La 26-an de aŭgusto okazis lia inaŭguro. Tio signifis la finon de la 3-jara transira periodo.[2]

Voĉdonado pri Pierre Nkurunziza kiel prezidonto
Rezultoj La kvanto de voĉdonoj (162)
Por 151
Kontraŭ 9
Sindetenoj 1
Malplenaj 1

Vidu ankaŭ

Referencoj